|
KION PENSAS LA RUMANA REĜINO |
|
La vivo estas arto, en kiu plej ofte homo restas nur diletanto; por fariĝi majstro, oni devas elfluigi la sangon el sia propra koro. La edukado estas lernejo de la koro. La muŝoj similas la la ĵurnalistoj: nenio estas por ili sankta. Dio pardonas; la naturo neniam. La homo similas la violonon: kiam ŝiriĝas ankaŭ la lasta kordo, restas peco da ligno. La amo konas nenion alian, krom la estantecon. La batalo por la ĉiutaga nutraĵo sekigas la larmojn. Kiam vin forlasas ankaŭ la sufero, tiam ĉio estas finita. La genio similas la sunon, - pruntante al ni la propran brilon. Tio, kio diferencigas la homon de la bestoj estas la dubo.
La ĉi-supraj aforismoj aperis en Amerika Esperantisto, dec. 1911, p. 21 kaj en |
|
|