KIU FOSAS SIAN TOMBON


      Tutan nokton li fosis sian tombon.
      Haladzis la argilo. La luno miris sur la ĉielo. Korvoj grakis inter branĉoj.
      - Ho mondo, mi forlasas vin. Mi serĉas la blankan bordon, kie sin paŝtas la ŝafoj de l’ animo, kaj la tempo, kiel virgulino, sin etendas sur briltapiŝo.
      Kaj li fosis senĉese.
      - Mi faras mian tombon por liberiĝi de la tornistro de l’ doloro, por ke ripozu mia korpo. Amen.
      Kaj tintis la fosilo.
      Frumatene estis preta la tombo. Kiel nigra buŝo atendanta sangan karnon.
      Kaj la suno pentris oron sur la teron.
      Kaj la homo ekvidis en la herbaro perditan monujon.
      - Mono. Mono. Mono.
      Stertoris li raŭke pro la feliĉo.
      Kaj li kraĉas en la fundon de la tombokavo, de kie resonas la profundo, - li prenas la monon, deĵetas la fosilon kaj fajfante forlasas la tombejon.


La ĉi-supra teksto aperis, kune kun aliaj rakontoj de la sama aŭtoro, en la volumo Sonorilo kaj kanono (Köln, 1930), p.12
Aŭtoro: Emil ISAC (1886-1954)
Tradukis: Tiberiu MORARIU
Originala titolo:Cel ce-şi sapă groapa