|
LA BLINDULO KAJ LA MONTO |
|
Aŭtune, kiam faladas la arbfolioj, mi ŝatas vagadi en la parko. Precipe vespere, ĉar tiam la homoj jam trankviliĝis kaj fariĝis pli komprenemaj. Tiam, ie fore de la trafiko mi serĉas solecan benkon, kiun plenkovras la falintaj folioj kaj mi rigardas, rigardadas la homojn, la nudajn arbojn. Se mi estus poeto, mi aldonus: mi aŭskultas la silenton. Mirindan melodion havas la silento ĉitempe en la parko: treme balanciĝas la arbfolioj, la vento alfrotiĝas al la krustaj flankoj de la arboj, en la alto, kiam la birdoj interflugas super la arboj, ili susuras tiel strange kaj eĉ la paŝfrapo de la malfruaj pasantoj kaj promenantoj formas la silenton tutplena. Nenia paradokso estas tio ĉi: kiel el la tuto de l koloroj de la ĉielarko originas la blanka koloro, tiel kuniĝas la silentaj bruoj de l naturo en perfektan silenton. Sed mi ne skribas plu pri miaj plezuroj.
La tuta rakonto aperis en Norda prismo 1-2/1960, p. 25-26 |
|
|