Dormadis nevekeble ĉerkoj plumbaj
kaj plumbaj floroj, vestoj por lament'
Mi staris en kaverno... Blovis vent'...
kaj knaris florgirlandaj kronoj plumbe.
L' amata dormis renversite plumba
sur plumbaj floroj... Ekis mia kri'
Mi staris ĉe l' kadavro... tra l' glaci'...
kaj velke pendis la flugiloj plumbaj.
Verkis: George BACOVIA (1881-1957)
Tradukis: Kris LONG
Originala titolo: Plumb