KANTO DE ŜPINILO
– fragmentoj –

Mi zumis foje kanton
en dormoĉambra sol’,
mi zumis foje kanton,
sen scio kaj sen vol’,
ŝpinil’ pri tio kulpas,
dum rule glitis ĝi,
al mi ĝi antaŭkantis,
kaj ĝin imitis mi.

-

Ho, nokte, sole nokte
mi sentas min sen pez’,
kusenon mi alpremas,
kaj kvazaŭ en frenez’
mi ploras, en kusenon
la kapon boras mi,
kaj ploras, dum ne vidas
patrin’, ke ploras mi.

 

 

La tuta poemo aperis en: Eterna bukedo p. 248-250; en la revuo La Espero (sveda) 1913; Tutmonda sonoro p. 484-485
Verkis: George COŞBUC (1866-1919)
Tradukis: Kálmán KALOCSAY
Originala titolo: Cântecul fusului