LA TESTUDO


Al ĝi nenion tute oni vidas.
Ŝtonbloko... se vi lasas ĝin en paco
Ĝi puŝas nazon el sub karapaco.
Kaj poste tuj ekiri ĝi decidas.

Kiom da formoj pli malpli bizaraj
Kun travideblaj aŭ opakaj vestoj
Bezonis vesti vivo sen protestoj
Dum grandaj transformiĝoj multmiljaraj?


Ĉar ĝi trovinte formon pli perfektan
De famili’ ameba ĝis insekta
Vagadis en supoz’ kaj aventuro.

Ho, kia longa vojo sensacia
Ĝis kiam povis krei la Naturo
Gracian formon de karino mia!

 

 


La ĉi-supra poemo aperis en Bulgara esperantisto 7-8/1988, p. 29 kaj en Rumana antologio, p. 42
Verkis: George TOPÂRCEANU (1886-1937)
Tradukis: Constantin BÂRJOVEANU
Originala titolo:Ţestoasa