NE PLORU


Juglandoj verdas. La mortintoj:
neniu estas tute for.
Baril' alie ne putrintus
dum trans tombkrucon kreskas flor'...
Ŝafida kap'! Ho mia morto,
ne ploru! Baldaŭ en silent'
muzelo vin brustpalpos. Dormo
nur poste venos...


La ĉi-supra poemo aperis, kune kun aliaj poemoj de la sama aŭtoro, en La Gazeto
Verkis: Ileana MĂLĂNCIOIU (n. 1940)
Tradukis: Meva Maron
Originala titolo: Nu plânge