LA MORTO DE KASTOR
– fragmento –

...
      La sekvintan tagon, matene, vekis min la sama ploreca voĉo de la hundo. Mi vestis min, prenis la pafilon de sur la hoko, du kuglojn el la tirkesto kaj eliris en la korton.
      "Kastor, venu tien ĉi!"
      Kastor, kiu dum la tuta nokto estis kuŝinta senmova, leviĝis kvazaŭ pro miraklo kaj sekvis min.
      La servistino kiu vidis min kaj komprenis mian intencon, kuris plorante en la kuirejon.
      "Kastor, venu tien ĉi!"
      Kastor trenis sin pene post mi ĝis loko nekulturita antaŭ nia domo. Tie li kuŝiĝis sur la dekstra flanko, lasante malkovrita la lokon, kie batis lia koro.
      Kiam mi estis fininta, mi revenis hejmen kvazaŭ kurigita de iu, mi eniris mian ĉambron, mi ĵetis la pafilon sur la liton.
      La dekstra pordo malfermiĝis. Panjo venis al mi, kun paŝo malrapida, serĉante la vojon, brakumis min kore. Per la alia pordo eniris Maria kaj Dinu, geservistoj de pli ol tridek jaroj en nia korto; - kaj ĉiuj ni ploris en silento la morton de Kastor, kiu kunportis foren, malproksimen, la tempojn de por ĉiam krepuskintaj feliĉoj.


La ĉi-supra fragmento estas la fina parto de rakonto aperinta en International language 1929, p. 74.
Verkis: Ioan Alexandru BRĂTESCU-VOINEŞTI (1868-1946)
Tradukis: Sigmund PRAGER
Originala titolo: Moartea lui Castor