|
Mi perdis iam amikon, bonan amikon, kaj mi ne povas sufiĉe bedaŭri tiun neripareblan perdon. Pro tio mi volas rakonti al tiuj, kiuj deziras aŭskulti mian malgajan aventuron. Jen:
Mi sciis ke mia amiko, mia tre bona amiko, havas grandan influon je persono, de kiu dependis, en la momento, miaj interesoj de ekstrema graveco. Mi kuris al li.
- Amiko, mia bona amiko, - diris mi, - mi petas vin, ne lasu min, mi esperas vian helpon. Kelkajn vortojn se vi dirus al tiu persono kiun vi konas, vi povus havigi al mi la sancon… Donu al mi favoran rekomendleteron… Mi petas, vi farus grandan bonon al mi, al mia familio... miaj infanoj...
Post miaj klarigoj li sidiĝis ĉe la tablo kaj skribis.
Fininte, li leviĝis kaj, kun la letero en la mano, li diris:
- Jen kion mi skribis.
Kaj li legis la leteron.
"Kara amiko! Mia amiko, la alportinto de ĉi tiu letero venas al vi postuli servon kaj pro tio li petis min diri pri li kelkajn favorajn vortojn. Mi ne scias kiel varme lin rekomendi al vi. Mi fidas je via amikeco, ke vi traktos mian amikon kvazaŭ min mem. Mi estus feliĉa ekscii, ke tiu ĉi homo, kiun mi amas kiel fraton kaj kiun mi konas kiel honesta kaj kapabla, ricevu de vi tion, kion li deziras kaj certe meritas. Kun antaudankoj..." ktp.
Dum mi ne sciis kiel danki al mia bona amiko pri tia bonvolo, li metis la leteron en koverton, gluis ĝin, skribis la adreson kaj donis ĝin al mi. Mi prenis la leteron, ĉirkaŭbrakis la amikon kaj foriris ĝoje.
Mi rapidis al la domo de tiu persono, sed mi ne trovis lin.
...
La tuta rakonto aperis en Internacia kulturo n-roj 6-7/1947, p. 26 kaj en De oriento al okcidento, p. 137
Verkis: Ion Luca CARAGIALE (1852-1912)
Tradukis: Kamil PELIMAN
|
|