|
|
En la urbo, kie pluvas dum semajno eĉ trifoje,
la loĝantoj sur trotuaroj
venas-iras manenmane,
kaj en l urbo, kie pluvas dum semajne eĉ trifoje,
kiuj venas, tiuj iras
en arbaro de l ombreloj
grincaj kaj malsekiĝintaj
ŝajnas kiel pupludetoj kun risortoj
elvenintaj el la lud-montrofenestroj.
En la urbo, kie pluvas dum semajno eĉ trifoje,
aŭdiĝas nur la paŝoj de pasantoj,
kiel fore malaperas manenmane,
ili al si kalkulante
laŭ la ritmo de pluveroj defalantaj,
kiuj gutas de la randoj de l ombreloj
kaj fluetas el ĉielo al kanaloj,
kvazaŭ verŝas
kaj aspergas
la vivsukon
senutilan
distriĝeman
kvietecon...
En la urbo, kie pluvas dum semajno eĉ trifoje,
maljunul, maljunulino
ludpupetoj difektitaj
lantiradas manenmane...
La ĉi-supra poemo aperis en La Espero (sveda) 7-8/1967, p. 53
Verkis: Ion MINULESCU (1881-1944)
Tradukis: Julia ‘SIGMOND
Originala titolo: Acuarelă Claudiei Millian
|
|