|
Eĉ tiam, kiam verkas mi originalajn versojn,
nenion faras mi ol interpretas.
Mi tiel trovas, ke konvenas.
Nur tiel vers' motivas
la plenumiĝon kaj floradon siajn.
Tradukas ĉiam mi. Tradukas
en la rumanan lingvon
la kanton, kiun mia kor'
al mi flustradas dolĉe sialingve.
La ĉi-supra poemo aperis en: Kulturaj kajeroj 3-4/1971, p. 11; Jugoslavia stelo 2-3 (11-12), 15.07.89, p. 11; Rumana antologio, p. 53
Verkis: Lucian BLAGA (1895-1961)
Tradukis: Mikaelo SOKOLESKU
Originala titolo: Stihuitorul
|
|