|
Do, la majstroj kuris
la lokon mezuris
kaj al fundamento
ekis kun talento,
al labor' sindonis,
la muron masonis.
Sed kio altiĝis
nokte ruiniĝis!
Same en tag' dua
kaj eĉ en la plua;
kaj en la sekvanta
labor' estis vanta!
La sinjoro miris,
ilin maladmiris;
l' afer' lin agacis,
ilin li minacis
vivajn enmurigi,
enfundamentigi.
La grandmetiistoj,
majstroj-konstruistoj
laboris tremante
tremis laborante
tagojn de somero
longajn, ĝis vespero.
Sed Manolo kuŝis,
laboron ne tuŝis,
kaj en dormon plonĝis,
sonĝon strangan sonĝis.
Vekiĝinte li el
dorm' parolis tiel
|
Naŭ grandmetiistoj,
majstroj-konstruistoj,
jen kion mi sonĝis
dum en dormon plonĝis:
Voĉo el ĉielo
venis kun rivelo
ĉio konstruita
estos detruita
ĝis ni faros ĵuron
meti en la muron
l' unuan edzinon,
l' unuan fratinon,
post ŝia alveno
frue en mateno,
manĝon alportantan
al parenc' amanta.
Se deziras do vi
Finkonstrui povi
sanktan monaĥejon,
sanktan oferejon,
ĉiuj sen escepto
ĵuru kun l' akcepto
ke l' sekreton tenos,
kaj kiam alvenos
kiu ajn edzino,
kiu ajn fratino,
frue en mateno,
post sia alveno
estu ŝi ofero
por nia afero!:
|

La preĝejo Curtea de Argeş,
ĉirkaŭ kiu naskiĝis la balado
|