POMUJ' VOJRANDA
– fragmento –

Vojranda arb' mi estas, sen baril'.
Allogas mia pom' per ruĝa bril'.
Jen, prenu, vojiranto, kun kuraĝo,
Neniu vin postkuros pro damaĝo.
Se iun, tamen, danki volas vi,
Ja danku l' sanktan teron de l' patri'.
Ĝi lule prenas nin ĉe sinon sian,
Nutrante mian vivon, kaj la vian.


La ĉi-supra fragmento estas la unua kaj la lasta strofo de poemo kiu aperis en El Popola Ĉinio 11/1987 p. 44 kaj en Rumana antologio, p. 62-63
Verkis: Mihai BENIUC (1907-1988)
Tradukis: Jozefo NAGY
Originala titolo: Mărul de lângă drum