|
|
|
Alte sur la ĉielo ekbrilis steloj, speguliĝante en la akvo. Ĝis la sunleviĝo restis ankoraŭ unu horo. Mi volvis min en la palton kaj denove ekpensis pri la grizaj okuloj. Elfore la bruo de la muelejo kaj la muĝo de la akvo filtriĝis; ie hundo bojis kolere; malproksime sur la monteto, palpebrumante ardis la fajro en la malhelo. La svelta figuro, okuloj kaj rido, floro de la akvolilio, kiu tiel harmoniis kun la lago kaj kun la verda ekbrileto de la okuloj, ne lasis min en trankvilo. Nun ŝi jam ne estis simpla knabino kun sunbrunigita kaj haŭtfendita vizaĝo; en la movo, en ĉiu ŝia rigardo estis io eksterordinara. Estis vere strange, ke mi antaŭe neniam renkontis ŝin en la muelejo. Mi aŭdis pri tiu ĉi diableto vivinta ĉe la aĝulo, sed neniam antaŭe mi vidis ŝin. Sed nun mi ekmemoris pri okazo, kiun antaŭe mi ne priatentis. Foje mi rimarkis, ke tra la truo de la muelejmansardo min sekvis ies maltrankvilaj okuloj. Estis kompreneble ŝiaj okuloj, kiuj brilis tiel klare kaj estis plenaj de fajro kaj moko. Nun, en la profunda nokto, min bruligis la flamanta kiso, kaj mi atendis ion, ne sciante mem, kion.
|
|
|