|
AFORISMOJ |
|
Dum la tuta vivo oni havas nur unu lernanton, kiun oni ne devas forgesi: sin mem. La mallaboremo ne estas ripozo; jen pro kio mankas al ĝi la kontento. La mensogo ne povas forpreni el la vero eĉ parteton, same kiel la nebulo ne malplilongigas la tagon. Donacu al viaj kunvivantoj almenaŭ vian ĉiutagan rideton! Kaj post iom da tempo ĉi-lasta varmigos vian koron. Vian doloron retenu por vi mem; la ĝojon disdonu ankaŭ al aliaj. Nur tiamaniere vi havos sincerajn kamaradojn. La justeco estas la sano de la mondo. Surpaperigu viajn pensflorojn gardante ilin tiamaniere, por eviti ke la vento forportu ilin. En la citadelo de via justeco vi povas esti mortigita, sed ne venkita. Ĉu bona ligno, ĉu malbona ligno - la sama cindro. Sed ne la sama flamo.
La ĉi-supraj aforismoj aperis en Voĉo 6/1980, p. 100 |
|
|