SUR LA KAMPOVOJO
Sur la kampovojo nun tri ĉaroj kunas, la ĉaristoj fajron bruligante fumas.
Diras la unua: Ni en urbo estis pro la heredaĵo, sed nenio restis.
La alia: Torĉon, ĉerkon mi ekhavis, mian solan filon la forstitsto pafis.
Jen la tria: Miaj bovoj du ŝatataj pro imposto morgaŭ estos aŭkciataj.
Ekas jam la ĉaroj sur la kampovojo, kvazaŭ ŝtonŝarĝitaj knaras kun malĝojo.
Bovoĉaro. Pentraĵo de Nicolae Grigorescu (1838-1907)
La ĉi-supra poemo aperis en Hungara vivo 6/1986, p. 233 Verkis: Ovid DENSUŞIANU (1873-1938) Tradukis: Imre SZABÓ Originala titolo:Pe drum de ţară