|
Mi volas, ke vinglaso al buŝo vi alŝovu,
Vi sorbu la venenon, kaj funde sangon trovu!
La monstro per kiraso kaj per fermas' vestata
La mondon ĉirkaŭiras je murd' ree malsata
Kaj ree lin ŝajniĝas:
Je horizonto bruo, tumulto, trot' aŭdiĝas.
Ni jam lernadis, kio sub zorgo tiu staras:
Doloron, malfeliĉon, sekrete li preparas.
Popoloj kiam volos trahaki kaj disrompi
La monstron malsategan, por ne plu ilin trompi?
Al homoj simplaj estas nun vico por respond'.
Eklevu vin ribele, amasoj el tutmond',
Kaj firmaj je agado, de l' leĝo foreksigu
Milito-alportantojn, ekkaptu kaj kunligu,
En radokaĝoj portu kun aĉaj alparoloj
Frenezajn, rabajn bestojn, tra landoj kaj popoloj.
Verkis: Tudor ARGHEZI (1880-1967)
Tradukis: Jozefo PETRIN
Originala titolo: Păianjenul
|
|