RODIKA


Portante kruĉon kun akvo freŝa,
Sur blanka ŝultro, kun flor’ en har’,
Juna Rodika paŝas jen gaje
Al soifanta la semantar’.

Rapide ĉiuj saltas renkonte,
Vokas: “Rodika, ho karulin’,
Ĉar vi alportis la plenan kruĉon,
Viaj deziroj plenumu sin!

Kiam aŭtune vi edziniĝos,
Paŝu sur floroj en hejm-trankvil’;
En via domo tabl’ estu plena,
La brusto iĝu idet-lulil’!”

Ili, trinkinte akvon el kruĉo,
Ŝin ĉirkaŭsemas bene per gren’.
Rodika ridas kaj forkurante
Grenon el haroj forskuas jen.

 

 


La ĉi-supra poemo aperis en Esperanto - organ pentru răspândirea limbei universală
5/1926, p. 1; El parnaso de popoloj p. 208
Verkis: Vasile ALECSANDRI (1821-1890)
Tradukinto nekonata
Originala titolo: Rodica