SINJORO TADEO
– fragmento –

Inter ĉi kampoj, antaŭ jaroj, sur monteto,
Staris apud rivero, en betulareto,
Nobela domo ligna, sube masonita;
De malproksime brilis murar' blankigita,
Pli blanka eĉ, kontraste al verdo maljuna
De poploj, ĝin ŝirmantaj kontraŭ vent' aŭtuna.
La ĉiuflanke pura, negranda loĝejo
Havis tri garbaregojn ĉe granda garbejo,
Kiu ne povis ilin ampleksi tegmente.
Ĉirkaŭaĵo abundas per gren' evidente;
Kaj montras fojnaretoj densaj sur herbaro,
Brilantaj kiel steloj, - montras plugilaro,
Tranĉanta nigroterajn kampojn, kiuj trenas
Sin vastege kaj certe al dom' apartenas,
Bonkulturate, kiel bedaro ĝardena,
Ke en domo bonhavo loĝas ordoplena.
Malfermita pordego anoncas ĉiame,
Ke ĝi invitas ĉiujn pasantojn gastame.


La ĉi-supran fragmenton ni prenis el Sinjoro Tadeo, Pola Esperanto-Asocio (Varsovio), 1986, p. 2.
Verkis: Adam MICKIEWICZ (1798-1855)
Tradukis: Antoni GRABOWSKI
Originala titolo: Pan Tadeusz