TAGLIBRO DE ANNE FRANK
– fragmento –

Dimanĉon, la 2-an de majo 1943

Kiam mi foje pripensas kiel ni vivas ĉi tie, mi ĝenerale konkludas ke kompare kun aliaj judoj kiuj ne kaŝloĝas, ni vivas kvazaŭ en paradizo, sed ke poste, kiam ĉio ree estos ordinara, mi tamen miros kiel ni, kiuj hejme ja vivis tre orde, nun, tiel, nu, diru “sinkis”. Sinkis en tiu senco, se temas pri bonmaniereco. Ekzemple, de kiam ni estas tie ĉi, ni havas sur la tablo vakstukon, kiu pro la ofta uzado ĝenerale jam ne apartenas al la plej puraj. Mi ja ofte klopodas ĝin iom refreŝigi, sed per viŝtuko kiu estas truo pli ol ŝtofo, kaj kiu jam antaŭ la kaŝloĝado, antaŭ longe estis nova, ne eblas rikolti multan honoron pri la tablo malgraŭ fortega frotado. Ge-Van-Daan jam dum la tuta vintro dormas sur flanela tuko kiun oni ĉi tie ne povas lavi, ĉar la kupona sapopulvoro estas multe tro malabunda kaj krome multe tro malbona. Patro surhavas disfadeniĝintan pantalonon kaj ankaŭ lia kravato montras eluziĝon. La korseto de patrino krevis hodiaŭ pro malnoveco kaj estas ne plu riparebla, dum Margost surhavas mamzonon du mezurojn tro malgrandan. Patrino kaj Margot kune uzis tri subĉemizojn dum la tuta vintro kaj la miaj estas tiel malgrandaj ke ili eĉ ne atingas mian ventron. Ĉi tio ja estas aferoj kiujn oni povas konsideri negravaj, sed tamen mi fojfoje ekpensas terurite: Kiel ni, kiuj de mia kalsono ĝis la patra razpeniko portas eluzitaĵojn, post la milito povos ree ekaparteni al nia antaŭmilita klaso?


La ĉi-supra fragmento el la Taglibro de Anne Frank estas prenita el la libro
samnoma eldonita en 1997 de Libroteko Tokio
Verkis: Anne FRANK (1929-1945)
Tradukis: Nora BARTELS
Originala titolo: Dagboek