|
Kaj nun, kompreneble, jam pasis jaroj... Mi ankoraŭ neniam rakontis tiun ĉi historieton. La kamaradoj, kiuj revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. Mi estis malgaja, sed mi diris al ili: "Ja pro laciĝo..."
Nun mi konsoliĝis iom, verdire... ne tute. Sed mi ja scias, ke li revenis sur nian planedon, ĉar ĉe tagiĝo mi ne retrovis lian korpon. Ĝi ne estis tre peza korpo... Kaj mi ŝatas dumnokte aŭskulti stelojn. Tio estas kvazaŭ tintus kvincent milionoj da tintiletoj...
Sed tamen io ne estas en ordo. Mi forgesis aldoni rimenon al la buŝumo, kiun mi desegnis por la eta princo! Li certe neniam povis ligi ĝin al la ŝafeto. Do, mi demandas min: "Certe ne! La eta princo enfermas sian floron ĉiunokte sub ĝian vitran kloŝon kaj li bone vartas sian ŝafeton..." Tiam mi estas feliĉa. Kaj ĉiuj steloj dolĉe ridadas.
Alifoje mi diras al mi: "Oni jam estas senatenta, kaj tio sufiĉas! Iuvespere li forgesis la vitran kloŝon, aŭ dumnokte la ŝafeto eliris senbrue..." Tiam ĉiuj tintiletoj aliformiĝas en larmojn!...
Jen estas tre granda mistero. Por vi, kiuj ankaŭ amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la universo estas sama, se ie ajn - oni ne scias kie - ŝafeto, kiun oni ne konas, manĝis aŭ ne manĝis rozon...
Rigardu la ĉielon! Demandu vin: ĉu, jes aŭ ne, la ŝafeto manĝis la floron? Kaj vi vidos, kiel tiam ĉio estas alia...
Kaj neniu grandpersono iam ajn komprenos, ke tio tiel gravas!
La ĉi-supra teksto estas la 24a (lasta) ĉapitro de La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944)
Tradukis Pierre DELAIRE
La tuta rakonto aperis libroforme en Esperanto en 1984 ĉe la Kanada Esperanto-Asocio.
Originala titolo: Le petit prince
|
|