BHAGAVAD-GÎTÂ
– fragmento –

La saĝuloj konas sanktan figujon, kies radikoj
estas en la ĉielalto, kaj la branĉoj en la tero.

Supren kaj malsupren kreskas la branĉoj,
nutrataj de l’ kvalitoj kaj de l’ sensoj;
malsupren la radikoj multobliĝas,
katenante homojn per ag-ligiloj.

Surtere ĉi ne ekkoniĝas ĝuste
ĝia formo, konsist’, komenc’ kaj fino;
sed kiu per akra hakil’ de l’ menso
trahakis ĝiajn nombregajn radikojn,

atingos certe la lokon, el kie
ne revenas la tien alvenintoj,
la plej altan Spiriton, kiu estas
la font’, el kiu emanas la vivo.

Kiu, libera de fier’, malico,
avido kaj ĉiu sento kontraŭ
sin donas al la plej alta Spirito,
eniras en tiun eternan lokon.

Ne revenas li el tiu Mia la plej alta loĝejo,
kie ne lumas la suno, nek la lun’, nek tera fajro.

Eterna radio Mia, en teran vivon venante,
altiras al si la sentojn kaj menson el la Naturo.

Tiel spirit’ enkorpiĝas; kaj el la korp’ elirante,
kunprenas la ag-efikojn, kiel vento florparfumojn.

Pere de okul’, orelo, sento, gusto, flaro, menso,
la animo sin alligas al l’ objektoj de la sensoj.
Ne scias la malsaĝuloj, kiam la spirit’ eltiras,
aŭ kiam kun la kvalitoj de l’ Naturo ĝi kuniĝas.

La jogioj tamen vidas ĝin, en si mem rigardante;
la nekonantoj ne vidas ĝin, eĉ se ili ĝin serĉas.

Sciu, ke la bril’ de l’ suno, kiu lumigas la mondon,
kaj la brilo de la lun’ kaj fajro, estas Mia brilo.

Penetrante en la teron, subtenas ĉiujn estaĵojn
Mia forto, kaj per suko nutras ĉiujn vegetalojn.

Kiel fajro Mi penetras en la korpojn de l’ spirantoj;
Mi direktas la spiradon, Mi kuiras la manĝaĵojn.

Mi loĝas en ĉiuj koroj, emanas
el Mi memoro, kono, intelekto;
Mi estas l’ objekto de la scienco,
kaj donas la saĝecon kaj komprenon.

Estas du la mondesencoj: dividebla korpa formo
kaj esenco sendivida, kiu estas la spirito.

Krom tiuj ankoraŭ estas plej alta Spirit’, senŝanĝa,
Dio, kiu la tri mondojn penetras kaj subtenadas.

Tiu plej alta Spirito estas Mi, tiel nomata,
ĉar je tiu du esencoj ĉiam estas Mi supera.

Tiel Min ekkonas kiu, venkonte ĉiujn erarojn,
atingis plej altan veron kaj adoras Min sindone.

Mi eksplikis ĵus, Arĝuno, la plej misteran doktrinon;
ĝin konante, saĝa homo ne zorgas pri mondec-agoj.

La ĉi-supra teksto estas la dekkvina ĉapitro de Bhagavad-gîtâ,
tradukita en Esperanton de Francisco Valdomiro LORENZ.
La libro el kiu oni prenis ĉi tiun fragmenton aperis en 1942 ĉe Livraria de Federação E. Brasiliera.