|
Sunbruligita lando
Kun vasta ebenaĵo
Kaj krutaj, montaj ĉenoj
En sek' aŭ pluvsovaĝo!
Mi amas la distancon,
Juvelan maron sunan,
La belon kaj teruron -
Mi amas landon brunan.
...
Lando kun kor' opala,
Obstina sed malŝpara -
Al vi, kiu ĝin ne amis,
Ĝi estas ordinara.
Tamen en bela mondo
Mi scias, kiam mi mortos,
Ke al bruna lando
Hejmecaj pensoj min alportos.
La tuta poemo aperis en Aŭstralia antologio eldonita de Edistudio (Pisa), 1988, p. 166-167
Verkis: Dorothea MACKELLAR (1885-1968)
Tradukis: Winsome GREEN
Originala titolo: My land
|
|