NEĜ', DEGELU DE SUR TERO


Neĝ', degelu de sur tero,
malaperu do,
venu, venu, ho somero,
ne prokrastu tro!

Jam la stal' al ŝafideto
plenas de enu',
fojno al la virboveto
nun ne gustas plu.

Sonĝas pri herbej' bovino
jam kun maltrankvil',
revo de kampar-knabino—
beroj, balancil'.

Neĝ', degelu de sur tero,
malaperu do,
venu, venu, ho somero,
ne prokrastu tro!



Poemo prenita el Al abelujo ĝi flugas,
Tallinn: Eesti raamat, 1980
Verkis: Juhan LIIV (1864-1913)
Tradukis: Hilda DRESEN