La maljuna Väinämöinen tiam tiuvorte voĉis:
Iu eble povus fari el la fiŝkrani kantelon,
se nur havus la lertecon por muntad de l muzikilo.
Ĉar alia ne troviĝas, kiu scias fari citron,
el la fiŝa kap kantelon, la maljuna Väinämöinen
mem komencis konstruadon de l ĉiama ĝojigilo,
muntis el l ezoka kapo ĝojsemantan muzikilon,
tajlis la kantelan keston el la fiŝaj makzelegoj,
fajlis la kantelajn najlojn el la dentoj de l ezoko,
harojn de ĉeval de Hiisi metis torde kiel kordojn.
Preta la kantelo estas, fonto de muziko finna,
ĝojo el ezokaj ostoj, nobla riĉ el fiŝkranio.
Tiam ĉi alvenas fraŭloj, bravaj edziĝintaj viroj,
knaboj de duonmaturo, viglaj virgulinaj vicoj,
junulinoj, oldulinoj, eĉ virinoj en mezaĝo,
por rigardi la kantelon, vidi la ludilon raran.
Jen admonis Väinämöinen la junulojn, la oldulojn,
eĉ la mezaĝulojn ludi fingre per la fiŝa osto,
provi la kantelon raran, sorĉi per muziko ĝojon.
La junuloj, la olduloj, eĉ la mezaĝuloj ludis.
Sed la junaj fingroj falsis, kapoj de l olduloj tremis;
ĝojon la ludad ne sorĉis, ĝuon la muzik ne kreis.
Tiam diris Lemminkäinen: Ve, vi knaboj saĝomankaj
kaj knabinoj tute stultaj, eĉ alia popolaĉo!
Vi ne scias ludi ĝuste nek kapablas sorĉi ĝojon.
Portu al mi la kantelon, sur la pintojn de l genuoj,
ke mi povu sorĉi ĝojon per dek miaj fingroj fajnaj!
Lemminkäinen nun ricevis la kantelon en la manojn,
por amuzi per muziko, por ĝojigi per la fingroj.
Li allokis la kantelon, alĝustigis, provis ludi:
la ludil ne cedis soni, la kantel ne sorĉis ĝojon.
Tiam diris Väinämöinen: Ŝajnas, ke ne estas homo
inter la junuloj nunaj nek en la popol oldulo,
kiu havas la kapablon ludi per ĉi laŭdinaĵo.
Ĉu pli bone scius Nordo ludi per la instrumento,
krei ĝustan ĝojĝuadon; ĉu mi sendu ĝin al Nordo?
Do, li sendis la kantelon en la sombran, foran Nordon.
Provis ĝin en Nordo knaboj, provis fraŭloj kaj fraŭlinoj,
provis ludi viroj edzaj, provis eĉ edzinoj ludi.
Ankaŭ la mastrin de Nordo tenis kaj turnadis tiun,
provis ludi, sorĉi ĝojon, palpis ĝin dekfingre iel.
Ĉiel provis Nordo ludi, ĉiuspecaj uloj strebis.
Sed ne plaĉis la ludado, ne amuzis la muziko,
ĉar la kordoj mistordiĝis, la kantela kesto veis,
krude missonoris, krie, kriĉis tre kruele naŭze.