LA BAPTO DE CARO VLADIMIR
– fragmento –

Dio! Esti policisto!
Kia ŝerco estas!
Kiun ajn li volas kapti,
kaptas kaj arestas.

Ĉiu devas lin respekti;
kiu ekgrimacas,
pro ofendo de l' polico
kaĝo lin minacas.

Knaboj, ŝatu la policon!
Ho ve, mi ĝin ŝatas!
Ŝtato vergas la tajlorojn,
sed ŝuistojn batas...

Lernu el la elegio,
el la kanto plenda:
ĉe l' polico eĉ mem dio
estas sendefenda.



La ĉi-supraj strofoj estas la unuaj de la Tria kanto de La bapto de caro Vladimir. La tuta poemo aperis libroforme ĉe Fonto (Chapecó), 1996
Verkis: Karel HAVLÍČEK BOROVSKÝ (1821-1856)
Tradukis: Tomáš PUMPR
Originala titolo: Křest svatého Vladimíra

 

 


Ilustraĵo de Josef LADA