|
Kelkan tempon post tio, kiam la blinda rusa poeto s-ro Vasilij Erosenko estis alveninta al Pekino kun sia gitaro, li plendis al mi:
Solece! Solece! Tiel solece kiel en la dezerto!
Tio kredeble estis vera, sed mi tiel ne sentas. Enirinte en cambron kun orkideoj kaj restinte tie longe, oni ne plu sentas gian aromon. Mi nur pensas ke tie ci estas tre brue. Sed mia tiel nomata brue eble ankau estas lia tiel nomata solece.
Tamen, sajnis al mi ke trovigas en Pekino nek printempo nek autuno. Malnovaj pekinanoj asertas ke la klimato sangigas lastatempe, car antaue tie ci ne estis tiel varme kiel nun. Sed ciuokaze mi opinias ke trovigas nek printempo nek autuno. La fino de la vintro kunigas kun la komenco de la somero. La somero estas apenau pasinta, kiam komencigas denove la vintro.
Iutage, ce la vintrofino kaj somerkomenco, krome en la nokto, mi hazarde trovis liberan tempon kaj iris viziti s-ron Erosenko. Li logis en la hejmo de s-ro Gongmi. Tiam ciuj en la domo jam endormigis, kaj la tuta mondo sajnis tre kvieta. Li sola duonkusis sur la lito, kun la altaj brovoj iom kuntirigintaj inter la longaj blondaj haroj, pensante pri sia antaue vizitita lando Birmo, pri giaj someraj noktoj.
Dum tiaj noktoj, li diris, cie en Birmo estis muziko. En la domoj, inter la herboj kaj sur la arboj, cie estis cirpado de insektoj. La diversaj sonoj kune formis horon, tre mirindan. Intertempe enmiksigis la siblado de serpentoj: s-s-! kiu ankau bone harmoniis kun la cirpado de insektoj... Li meditis kvazau intencante rememori la tiaman scenon.
Mi ne povis diri ion. Tian mirindan muzikon mi efektive neniam audis en Pekino. Sekve kiel ajn patriota mi estu, mi neniel povis pledi, car kvankam li vidis nenion okule, liaj oreloj ne estis surdaj.
En Pekino ec kvakado de ranoj ne ekzistas... li ekgemis denove.
Rankvakado ja ekzistas! La gemo ekkuragigis min, sekve mi protestis. En somero, post pluvego, vi povas audi multajn ranojn kvaki. Ili ciuj estas en fosajoj, kiuj sin trovas cie en Pekino.
O...
Kelkajn tagojn poste, miaj vortoj ja pruvigis veraj, car s-ro Erosenko jam sukcesis aceti dekon da ranidoj. Post la aceto li metis ilin en la lageton en la centro de la korto antau la fenestro. La lageto tri futojn longa kaj du futojn larga estas la lotuslageto fosita de Gongmi por kreskigi lotusojn. Kvankam el la lotuslageto neniam elkreskis ec duono da lotusfloro, tamen gi estis efektive ideala loko por bredi ranojn.
La ranidoj nagis are en la akvo. S-ro Erosenko ankau venis viziti ilin de tempo al tempo. Iam la infanoj diris al li: S-ro Erosenko, al ili kreskis piedoj. O! li ridetis goje.
La kompleta novelo aperis en la volumo Noveloj de Lusin (Plena Kolekto), eldonita de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo (Pekino) en 1974. La autoro vivis inter la jaroj 1881-1936.
|

Vasilij Erosenko
(1890-1952)
|