LUĈIFERO
– fragmento –

Estadis iam laŭ fabel'
Neniam samtiela
En famili' de grandnobel'
Knabino ege bela.
Unika estis la filin'
En ĉio sen komparo,
Samkiel Sankta Virgulin'
Kaj l' lun' inter stelaro.
El sub impona volbmallum'
La paŝon ŝi direktas
Ĝis la fenestr', el kies trum'
Al Luĉifer' ŝi spektas.
Ŝi vidis, kiel sur la mar'
Aperas li brilanta,
Sur l' ondoj de la vojetar'
Ŝipegojn forportanta.
Ŝi vidas lin, kaj ree lin, -
Pretiĝas la deziro;
Kaj li rigardas al knabin', -
Lin kaptas amsopiro.
Reveme sur kubuto ŝi
Tempiojn nun apogas,
Kaj kore kaj anime li
Sopiron al ŝi logas.
Kaj vive brilas lia hel'
En ĉiu ajn vespero
Ĝis l' ombro nigra de l' kastel'
Je ŝia ekapero.


Fragmento (la komenca parto) el Luĉifero de Mihai EMINESCU (1850-1889)
Tradukis Jozefo PETRIN
La Esperanta versio aperis libroforme en 1998 ĉe California Publishing Company (San Francisco)
Originala titolo:
Luceafărul