WINNIE-LA-PU
– fragmento –


        Ia, la Maljuna Griza Azeno, staris sur la bordo de la rivereto, kaj rigardis sin en la akvo.
        “Korŝira,” li diris. “Jen kio ĝi estas. Korŝira.”
        Li turniĝis kaj marŝis malrapide laŭ la rivereto dudek metrojn, traplaŭdis ĝin, kaj remarŝis malrapide laŭ la alia bordo. Poste li rigardis sin en la akvo denove.
        “Kiel mi supozis,” li diris “Tute sama de tiu ĉi flanko. Sed neniu atentas. Al neniu gravas. Korŝire - tiel estas.”
        Eksonis kraketado en la filikoj malantaŭ li, kaj elvenis Pu.
        “Bonan matenon, Ia,” diris Pu.
        “Bonan matenon, Urso Pu,” diris Ia malgaje. “Se ĝi estas bona mateno,” li diris. “Kion mi dubas.”
        “Sed, kio ĝenas vin?”
        “Nenio, Urso Pu, nenio. Ni ne ĉiuj povas, kaj kelkaj el ni neniam. Jen la afero.”
        “Ne povas kion? diris Pu, frotante la nazon.
        “Gajeco. Karnavalo. Ni-dancu-ĉirkaŭ-la-morusarb’.”
        “Ho!” diris Pu. Li pensis longan tempon, kaj demandis, “Pri kiu morusarbo temas?”
        “Bon-homi,” daŭris Ia malgaje. “Franca vorto kun signifo bon-homi,” li klarigis. “Ne pensu ke mi plendas, sed Tiel Estas.
        Pu eksidis sur grandan ŝtonon, kaj klopodis elcerbumi ĉion ĉi. Ĝi ŝajnis al li kiel iuspeca enigmoludo, kaj li neniam tre kapablis pri enigmoj, estante Urso de Tre Eta Cerbo. Do, li kantis

                Tortaĵon, tortaĵon, tortaĵon por ni.
                Kiom da eroj en anso, laŭ vi?
                Eldiru enigmon: mi kantos je ĝi,
                Tortaĵon, tortaĵon, tortaĵon por ni!

        Jen la unua strofo. Kiam li finis ĝin, Ia ne efektive diris, ke li ne ŝatas ĝin; do Pu tre afable kantis al li la duan strofon.

                Tortaĵon, tortaĵon, tortaĵon por ni.
                Fiŝoj ne fajfas, nek povas mi.
                Eldiru enigmon: mi kantos je ĝi,
                Tortaĵon, tortaĵon, tortaĵon por ni!

        Ia ankoraŭ diris tute nenion, do Pu mallaŭte zumis al si la trian strofon:

                Tortaĵon, tortaĵon, tortaĵon por ni.
                Ĉu lumas lumbriko? Krokodu al mi.
                Eldiru enigmon: mi kantos je ĝi,
                Tortaĵon, tortaĵon, tortaĵon por ni!

        “Tute prave,” diris Ia. “Kantu. Ram-tam, tidi-am-tam. Kantu Kanton pri l’ Espero. Ĝuu la vivon!”
        “Tion mi faras,” diris Pu.
        “Kelkaj povas,” diris Ia.
        “Sed, kio ĝenas vin?”
        “Ĉu io ĝenas min?”
        “Vi ŝajnas tiel trista, Ia.”
        “Trista? Kial mi tristu? Hodiaŭ estas mia naskiĝtago. La plej feliĉa tago de la jaro.”
        “Via naskiĝtago?” diris Pu kun granda surprizo.
        “Kompreneble. Ĉu vi ne vidas? Rigardu la multajn donacojn kiujn mi ricevis.” Li gestis per la piedo. “Rigardu la naskiĝan kukon. Kandelojn kaj rozan sukeron.”
        Pu rigardis - unue dekstren, poste maldekstren.
        “Donacoj?” diris Pu. “Kuko?” diris Pu. “Kie?”
        “Ĉu vi ne vidas ilin?”
        “Ne,” diris Pu.
        “Nek mi” diris Ia. “Ŝerco,” li klarigis. “Ha ha!”
        Pu gratis la kapon, iom konfuzite pro ĉio ĉi.
        “Sed ĉu hodiaŭ estas efektive via naskiĝtago?” li demandis.
        “Jes ja.”
        “Ho! Mi deziras al vi tre feliĉan naskiĝtagon, Ia.”
        “Kaj tre feliĉan naskiĝtagon al vi, Urso Pu.”
        “Sed ne estas mia naskiĝtago.”
        “Ne. Estas la mia.”
        “Sed vi diris ‘Tre feliĉan naskiĝtagon’- ”
        “Nu, kial ne? Vi ne volas ĉiam esti malgaja je mia naskiĝtago, ĉu?”
        “Ho, mi komprenas,” diris Pu.
        “Estas sufiĉe terure,” diris Ia, preskaū plorante, “esti mem malfeliĉa, sen donacoj kaj sen kuko kaj sen kandeloj, kaj entute sen priatento de mia ekzisto, sed se ĉiuj aliaj personoj ankaŭ malgajos - ”
        Tio trois por Pu. “Restu tie!” li kriis al Ia, dum li turnis sin kaj forkuris hejmen kiel eble plej rapide; ĉar li sentis, ke li devas tuj havigi iaspecan donacon por kompatinta Ia, kaj ke eblus pli poste prezenti al li ion pli taŭgan.



La ĉi-supra fragmento estas la komenca parto de la ĉapitro sesa de Winnie-la-Pu. La tuta rakonto aperis libroforme en 1972 ĉe Dutton kaj Kompanio (New York).
Verkis: A. A. MILNE
Tradukis: Ivy KELLERMAN kaj Ralph A. LEWIN
Originala titolo: Winnie-the-Pooh