ODO AL AZENO


      Vi estas bela, malgranda azeno; estas vi sankta besto; sed ne pro tio ke vi portis la ebrean adepton Jeŝon, sed ĉar vi estas la tuta malbono de tiu ĉi mondo.
      Ringoj ĉirkaŭ viaj tristaj okuloj, jen, same kiel ĉe iu amoristino. Ĉarman kapon vi havas. Hurladon de ŝtormo vi kaptas per du pintaj plumoj de viaj salikaj oreloj, milde same kiel herbo subaŭskultanta la pluvon. Kiel modera vi estas, kiel silenta; kvazaŭ monaĥo, tiel modesta.
      En via blekado sentiĝas la doloro de via amo.
      Via hufo estas malgranda kaj se ĝi paŝete bruetas sur ŝtono, ĝi ŝajnigas la infaniradon.
      Vi estas bela.
      Tamen, tuta malbono pezas sur vi, nu, ne la via, sed la mia; la tuta malboneco pezas sur vi, nu, ne la via, sed la nia. Ne estas vi malsaĝa; ni estas malsaĝaj, kaj vi estas senkulpa.
      Oni diras, ke vi estas durkapa; ne, vi estas ribelulo: vi ne estas ĉevalo, vi ne estas bovo. Pro tio ke vi rezistas, sklavo, ni mallaŭdos vin. Vi estas bela, malgranda azeno, vi estas senkta besto; sur vi pezas la tuta malbono de tiu ĉi mondo.
      Vi ne estas azweno, ŝafido dia vi estas.
      Vi estas viktimo de nia malsaĝo.


La ĉi-supra teksto esta prenita el la libro Balado de la rektadorsa homo, aperinta en 2000 ĉe Eldonejo Bero *Berkeley)
Verkis: Zlatko TOMIČIĆ (n. 1930)
Tradukis: Jospi VELEBIT
Originala titolo:Oda magarcu