"KIE TROVI BELULINOJN"


Sed vi ĉefe ĉasu ene de l’ kurbaj teatroj:
          jen plej fertila ĉirkaŭ’, ĝuste laŭ via dezir’.
Tie vi trovos por ami, aŭ por flirtada bezono.
          Por unufoja kontakt’, - aŭ vivlonga posed’.
Venas kaj pasas en longa vic’ la formika amaso,
          en la grenleva buŝet’ jen transportiĝas nutraĵ’,
aŭ la abeloj laŭ siaj valoj kaj tra la herbejoj
          flugas de floro al flor’, laŭ timiana odor’,
- same alhastas al Ludoj multhomaj la ĉarmaj virinoj.
          Ofte hezitis elekt’ mia inter ĉi ar’!
Spekti ili alvenas - kaj venas esti spektataj.
          Tial estas ĉi lok’ riska por ĉasta pudor’.


La ĉi supra poemo estas fragmento el la unua libro de Arto amora (Ars amandi)
Teksto prenita el Antologio latina, vol. 2, p. 459. Eldonis: Fonto (Chapecó), 1998
Aŭtoro: Publio OVIDIO Nazo (43 a. j. - ĉ. 17)
Tradukis: Gerrit BERVELING


La roma Koloseo