|
SONETO 121 |
|
Pli bone fii ol fifami, Kiam ne fii disklaĉatas fia, Kaj la plezuron volas ja kondamni Ne nia sent, sed takso de alia. Kial aliaj falsokule donu Saluton al petola mia sango? Kial pli peka band pri mi spionu, Kaj mian bonon taksu fia manko? Mi estas mi. Kaj tiu, kiu celas Misfarojn miajn, turnu sin al siaj: Mi eble rektas, ili klinnivelas; Ne juĝu min iliaj pensoj fiaj. Krom se, laŭ ili, ĉiuj homoj pekas: Ĉiuj malbonas kaj en miso regas.
La ĉi-supra soneto estas prenita el The Sonnets/La sonetoj de William SHAKESPEARE (1564-1616), |
|
|